🖥 Konkurso de ILERA por Radiaj Amatoroj per radio kaj per Eĥolinko
ILERA Radioamatora Konkurso 2023 (per Amatora Radio)

Internacia

La Esperanto-konkurso por radioamatoroj estas ĉiujare organizita de ILERA (Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj). La unua Esperanto-konkurso okazis en 1977. 

Ĉi jare ĝi okazos sabaton, la 18-an de novembro je 0000 UTC kaj finos dimanĉon, la 19-an de novembro je la 2359 UTC. 

Ĝi okazas ĉiujare en la etero (radioondoj). E-radioamatoroj ofte uzas la subajn frekvencojn:
  • 3,766 MHz
  • 7,166 MHz,
  • 14,266 MHz,
  • 21,266 MHz,
  • 28,766 MHz. 
  • Kaj eblas uzi la programon echolink en la servilo *ILERA_EO*

Pliaj reguloj troveblas en vikipedio kaj la diskutgrupo.

Karlo (WB4TNC) okupiĝas pri la konkurso en 2023 kun helpo de Murray (K4MHM). 

Sendu vian raporton al Murray (K4MHM), plej simple per e-poŝto al mmmm0320@gmail.com.

Elŝuti taglibron (Excel) de:   https://docs.google.com/spreadsheets/d/1AlQYPWipkokTTlDTlKvx1FmdUFO9x0gxcxEgx4Dna64/edit?usp=sharing

Alvolku ĉe la Eĥolinko servilo *ILERA_EO* kaj je 14.266 +/- aliaj stacioj.

Mi esperas kontakti vin dum la konkurso.

73,
WB4TNC 
charles.o.mays@gmail.com
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eo.wikipedia.org/wiki/esperanto-k...
charles.o.mays(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto