EBG - Prelego de Suzanne ROY el Kebekio pri variaj aspektoj de Esperanto en Kanado, la UK en Montrealo kaj lingva situacio en Kanado .
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo1 Porkomencanta kurso / Eo2-Prelego de Suzanne ROY el Kebekio pri variaj aspektoj de Esperanto en Kanado,…

LokaKurso

Kiu estas Suzanne ROY ?

70728260_10157090125822479_4230983871111364608_n.jpg 26,2 {0}
Suzano loĝas mezvoje inter Montrealo kaj Kebekurbo. Post
kariero kiel familia kuracisto, ŝi emeritiĝis antaŭ jaro kaj nun
dediĉas sin plene al siaj diversaj pasioj: fremdaj lingvoj, vojaĝoj,
sportoj, muziko, bridĝo… Sed, ĉijare, ŝi decidis doni sian tempon kaj energion ĉefe al organizado de gravega evento: unua UK enKebeko!
Estrarano de kebeka esperanto asocio, gvidanto de babilrondoj
por komencantoj en Montrealo, fondinto de kebekurba esperanto klubo, posedanto de Esperanto Domo en Tririvero, Suzano estas unu el la plej aktivaj esperantistoj en Kebeko. Ŝi respondecas pri organizado de ĉiuj ekskursoj rilate al UK: antaŭ-, dum- kaj postkongresaj.

Pri kio ŝi prelegos ?

Prelego Suzanne ROY.jpg 372 {0}
Ŝi prezentos ne nur pri la UK mem, sed pri ĉio, kio okazos ĉirkaŭ ĝi:ILEI-kongreso, NASK, LangFest, Nitobe simpozio, kaj ankaŭ kulturajeventoj, kiel Fierté Montréal kaj indiĝena festivalo. 
Krome,mi povos paroli pri la lingva situacio en Kanado, kie ne nurindiĝenaj lingvoj sed ankaŭ la franca luktas, de jarcentoj, por siapluvivo en kunteksto de dominado de la angla.  Poste, mi planasproponi plurajn vortojn uzatajn en Kebeko kaj montri (aŭ ke homojmem divenu) ilian devenon, ktp.

Suzane ROY.jpeg 6,99 {0}
-------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede ekde la 11a de Septembro 2019 (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1 
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2

NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35

Interesiĝintoj

Administranto