Ni proponas tri lokojn por renkontiĝi:
1. En
München Hbf je 10:00 en la
subtera S-trajnstacio. Ni veturos per
S8 en direkto
Herrsching je
10:05 de
kajo 2.
2. En
München-Pasing je
10:10 por veturi per la sama
S8 je
10:17 de
kajo 7.
3. En
Weßling, kie la
S8 alvenos je
10:41.
Se vi trajnos kun ni, zorgu antaŭe ke vi havu
validajn biletojn por vi kaj via biciklo.
Ni preparis preskaŭ ebenan rondon sur trankvilaj vojoj, kaj vizitos kvar diversajn lagojn.
Bonvolu iom kunporti por komuna pikniko survoje.
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Sabine
<sabine.oski[heliko]gmail.com
>.
La evento okazos je
ajna vetero.
Kunportu biciklon (aŭ pruntu, ĉu kun du, unu, tri, aŭ pli da radoj, sen aŭ kun motoro) kaj nepre: bonan humuron.
Bildo: de Boschfoto - propra verko, CC BY-SA 3.0,
https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=25062212