La lingva mapo de Eŭropo estas tre varia. Eŭropa Unio estas multlingva. Kiujn lingvojn kaj kie oni parolas en tiu mondoparto? Kiujn rajtojn la EU-lingvoj havas? Ĉu estas justeco rilate al lingvoj, uzado de lingvoj? Kio estas la situacio en via lando? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). Jen
la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2025 sur nia hejmpaĝo.