🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: La rolo de virinoj en la socio kaj iliaj rajtoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
La rolo de virinoj multe ŝanĝiĝis dum la jarcentoj kaj multe malsamas en diversaj partoj de la mondo. Kion vi opinias, kion vi spertis?

InternaciaLoka

Kiujn rolojn, taskojn virinoj havis, havas en la socio, familio? Kiel tio ŝanĝiĝis dum la historio de la homaro? Kiel kaj kial malsamas la roloj kaj rajtoj de virinoj en diversaj partoj de la mondo? Kion ni povas, devas fari por virinoj, virinaj rajtoj? Kion vi opinias, kiujn ideojn, spertojn vi havas pri tiu temo? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto