🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Utilaj ĝardenlaboradoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĝardenumado kiel hobio aŭ vivbezono

Internacia

Kial kaj kiel fari laborojn en la ĝardeno? Ĉu ĝardenumado estas grava por produkti bazajn nutraĵojn aŭ estas nur hobio, agrabla pasigo de libertempo? Kion ni produktu kaj kiel? Kion ni devas fari, kion ni devas atenti en la diversaj jarsezonoj? Kiel ni povas plenumi la ne ĉiam facilajn taskojn kaj kio povas helpi nian laboron? Ni prezentos al vi ankaŭ la Esperanto-ĝardenon de Esperanto-Centro Herzberg. Ni diskutadu, interŝanĝu spertojn, lernu unu de la aliaj. Bonvenon al nia amika babilrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto