Aliĝu ĝis la 31-a de decembro 2024 kaj ĝuu aldonan rabaton!
Retejo de la kongreso: 2025.kongreso.orgLa kongreso okazos en
hotelo Palaco. Je la fino de la kongreso estos busa karavano al Brno por la Universala Kongreso de Esperanto.
Babilejo de la kongreso ĉe Telegramo: t.me/Beogrado2025
Universitatnivela simpozio – Artefarita intelekto kaj lingvolernado
—
En ĵaŭdo kaj vendredo okazos universitatnivela simpozio pri la kongresa temo “Artefarita intelekto kaj lingvolernado” malferma por esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj esploristoj pri la temo. La celo estas dialogigi la esperantistan kaj neesperantistan flankojn, kaj konigi Esperanton en scienculaj medioj ekster Esperantujo.
Alvoko al propono por la programo
—
Eblas proponi programerojn pri pedagogiaj temoj, por la lingva festivalo, por la internacia vespero aŭ pri diversaj temoj. Proponoj havu:
1. la titolon de la kontribuaĵo;
2. vian kompletan nomon;
3. daŭron de la prezentado;
4. ĉu vi prezentos ĉeeste aŭ rete;
5. du- ĝis maksimume kvin-linian priskribon de la kontribuaĵo;
6. du- ĝis maksimume kvin-linian biografion de vi;
7. vian foton.
Limdato estas la 31-a de marto 2025. Sendu al ilei.kongresoj@gmail.com
—
Aldonaj demandoj pri la kongreso:
ilei<ĉe>kongreso.org, serbialigo<ĉe>gmail.com aŭ laslo.az<ĉe>gmail.com