La programo kaj aliĝilo aperos en venonta revuoLa Sago kaj sur la retejo
https://www.sat-amikaro.org Ili povas ankaŭ esti petitaj al la tiu-ĉi retadreso : <esperantothionville@laposte.net >.
Provizora programo
- Vendredon vespere : ekde la 17a: akcepto de la unuaj aliĝintoj, interkona vespero kaj knajpo.
- Sabaton matene : vizito de la fortikaĵo "Hackenberg" sur la linio "Maginot".
- Sabaton posttagmeze : 1a-Laborsesio de SAT-Amikaro, kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj "bunta" programo por la spertuloj.
- Sabaton : distra vespero kun koruso "Les voix de l'Est" (Voĉoj de l'Oriento) kiuj kantos en diversaj lingvoj kaj Esperanto.
- Dimanĉon matene : 2a-Laborsesio de SAT-Amikaro, daŭrigo de la kursoj kaj prelegoj.
- Dimanĉon postagmeze : 3a- Laborsesio de SAT-Amikaro , Ĝenerala Asembleo de la Esperanto Orienta Federacio "Esperanto-France Est". Perreta diskutoj kun esperantistoj en Afriko.
- Dimanĉon vespere : distra vespero aŭ prelego de Marielle Giraud pri historio de laborista movado.
- Lundon matene : resumo de la laboro (SAT-Amikaro).
- Lundon postagmeze : kunveno de la komitato de SAT Amikaro.
- Lundon vespere : adiaŭa vespero.
- Mardon matene : matenmanĝo kaj foriro de la kongresintoj.
Okazos ekzamensio de FEI sabate matene aŭ dimanĉe postagmeze.
Dum la tuta kongreso : libroservo de "Esperanto-France Est"kaj de SAT Amikaro.
Eblos tranokti kaj manĝi surloke, laŭplaĉe.
Vigy : https://eo.wikipedia.org/wiki/Vigy
- La stacidomo de METZ estas 20 km de Vigy.
- Poste Buso linio 06 METZ al LUTTANGE, https://www.keolis3frontieres.com/
METZ avenue Foch (forveturo) 12a10 (vendrede kaj sab.) 17a20 (vendrede) 18a10 (vendrede kaj sab.)
VIGY Collège Péguy (alveturo) 12a54 18a16 19a05