La monumento de Brazilo plej rekonata en aliaj landoj, la Statuo de Kristo Savinto (portugale: “Cristo Redentor”), estas unu el la Mirindaĵoj de la Moderna Mondo. La urbo Rio-de-Ĵanejro, kies pejzaĝo garnas la monumenton, reprezentas ankaŭ la plej konatan brazilan bildon eksterlande. La venontan 15-an de decembro, plia internacia elemento aldoniĝos al la bildo: tiam lum-sistemo kovros la Kristo-monumenton per verdo pro la Tago de Esperanto.
En la sama tago kaj horo, tri aliaj gravaj monumentoj estos verde lumigitaj, nome:
- Museo de Nuntempa Arto en urbo Niteroi, kies konstruaĵo estis projektita de la fama arkitekto Oscar Niemeyer,
- Palaco Pedro Ernesto, sidejo de la Urbkonsilantaro de Rio-de-Ĵanejro,
- Preĝejo Nossa Senhora da Penha, centjara baziliko sur monteto kaj unu el la historiaj simboloj de la antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro.
Tiu dato jam estas parto de la oficialaj kalendaroj de pluraj urboj kaj ŝtatoj en Brazilo, inkluzive de Rio mem. La verda koloro devenas el la flago, kiu reprezentas la movadon de tiuj, kiuj pledas por la vasta apliko de la internacia lingvo Esperanto kiel dua lingvo. Neŭtrala lingvo, kiu faciligas la internaciajn interŝanĝojn kaj rilatojn inter civitanoj de malsamaj kulturoj, sen privilegioj por denaskaj parolantoj de tiu aŭ jena etnolingvo.
Sub aŭspicio de la Ĉefepiskopo de Rio, lia Kardinala Moŝto Orani Tempesta, la evento kalkulas je entuziasma subteno de la respondeculo pri la Sanktejo Kristo Savinto, Pastro Omar Raposo. Ĉeforganizas la eventon Walter Fontes, esperantisto en la urbo Niteroi, same en la ŝtato Rio de Janeiro, kaj estrarano de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.