🖥 reta kurso "Esperanto en dialogo"
18:30 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉiusemajna reta kurso por German-lingvaj komencantoj, ĉiun vendredon je 18:30 - 19:30. Nur 10 lokoj, tial nepras antaŭa sinanonco. Kursestroj: Rudolf Fischer kaj Guido Brandenburg.

Kurso

La kurso havas 10 ampleksajn lecionojn, el kiuj la unuaj 5 enkondukas la plej oftajn 500 radikojn kaj la gramatikajn regulojn. Atingota nivelo kompare al A2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro. La ceteraj 5 lecionoj instruas la mankantajn radikojn el inter la 1.000 plej oftaj (ĝis nivelo B1).
La ĉefa didakta celo estas, paroligi la partoprenantojn per dialogoj. Post certa tempo oni devus esti kapabla, viziti Esperanto-aranĝojn kaj kunbabili tie. Eblas nur partopreni en la kurso, se oni fidinde povas rezervi la vendredan horon por la kurso kaj regule (re)tralabori la senditan materialon ekster la kursotempo. Sen tio oni (normal-okaze) ne povas lerni fremdan lingvon, eĉ ne la kompare facilan Esperanton.       
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/lehrbuch
Rudolf.Fischer(ĉe)Esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto