Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo
Kunveno/Evento
grupo.jpeg876 kBVenu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo!
La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!
Ni renkontiĝos de la 10.30 matene ĉe Costa Coffee, 30 Queen Street, Oxford OX1 1ER
Serĉu la tablo(j)n kun multaj kafotasoj, afablaj homoj ridetantaj kaj la Esperanto-flago.
Post la kafumando, babilado kaj multe da ridado, ni vizitos la Turon Carfax, tuj apude de la kafejo, por ĝui belegan panoramon de la famaj turpintoj de Oksfordo. NB La bileto por la Turo Carfax kostas 4 pundojn. (https://www.citysightseeingoxford.com/carfax-tower/)
NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.
Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.