🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Francio - kulturlando, lingvo, historio, ktp.
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Konatiĝo kun la lando, ĝia historio, geografio, kulturo, lingvo, ktp. Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Kion vi scias, kion vi opinias pri Francio, pri la lando, lingvo kaj pri la franca kulturo? Ni traktos ĝian historion, tradiciojn, nuntempan vivon kaj rakontos pri propraj spertoj, vizitoj, travivaĵoj. Kiun rolon havis la franca lingvo, kiun ĝi havas nun? Kiel lingvo kaj kulturo interrilatas? Partoprenu en la diskutado, kontribuu al la temo! Ni babilados en amika rondo. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Administranto