🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Tago de la germana reunuiĝo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Okaze de tiu grava, historia tago ni traktas raportojn kaj memorojn pri tiamaj eventoj, agadoj, sentoj

InternaciaLoka

La 3a de oktobro estas nacia festotago en Germanio je memoro al la Germana Reunuiĝo post la falo de la fera kurteno kaj berlina muro en 1989. Ni memoras kaj rakontadas pri tiamaj eventoj, agadoj, sentoj, personaj rilatoj al la tiutempa situacio. Kiujn travivaĵojn, memorojn, rakontojn, ktp. vi havas pri tiu historia tempo? Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto