🖥 Sankta Francisko - naturprotektado
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Monata kunveno de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ) kun la temo ligita al la asiza poverulo kaj naturo

Internacia

Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista estis fondita la 1-an de aprilo 1910.
Okaze de la jubileo ni organizas temajn monatajn kunvenojn malfermitajn al ĉiuj.
La temo de la kunveno la 3-an de oktobro estos "Sankta Francisko - naturprotektado".

Programo:
- medito ligita al la temo
- prezento de la vivo de Sta Francisko
- preĝoj kaj pensoj de Sta Francisko
- kantrondo
- diskuto pri la temo
- kunpreĝado de la rozario

 

Bv. aliĝi sendante simplan mesaĝon  (prefere ĝis unu horo antau la kunveno) al: ikue.reto@gmail.com kaj vi ricevos la ligilon.
La evento okazos per ZOOM.

Dio benu kaj gardu nin!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

goo.gl/Vv21BD
ikue.reto(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto