🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Avantaĝoj de propraj legom- kaj fruktĝardenoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kial kaj kiel ni produktu proprajn legomojn kaj fruktojn? Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Onidire la memkultivitaj legomoj kaj fruktoj pli bone gustas. Ĉu vere? Kial kaj kiel ni mem prizorgu tiujn nutraĵojn? Avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la propraj produktoj, laboradoj en la ĝardenoj. Ĉu indas investi tempon, monon, energion en propran kultivadon? Spertinterŝanĝo, babilado. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto