🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Fabeloj kaj junulara literaturo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Legado gravas jam de la infanaĝo. Kion ni legu kaj kial? Kiujn proponojn vi havas? Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Legado gravas jam de la infanaĝo. Fabeloj, rakontoj helpas la evoluigadon de la lingvaj kapabloj kaj ankaŭ de la personeco. Libroj peras scion, kulturajn konojn. Kion ni legu kaj kial? Ĉu ni havas taŭgan literaturon por infanoj, gejunuloj en Esperanto? Kiujn legaĵojn vi rekomendas? Rakontu pri viaj spertoj, prezentu vian opinion kaj ni diskutadu en Esperanto. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto