Esperanto-Festo
10:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tuluza Esperanto-Festo, kun multaj agadoj : aŭkcio, kunfarita manĝado, koncerto de Gijom Armide, kvizo ktp!

Loka

La Esperanto-Feston denove la Esperanto Kultur-Centro de Tuluzo okazigas! 

Tiu festo ni tiel dividos : 

- Unue, ni komencos kun kunsido de la federacio "Midi-pireneo". 
- Poste, ni proponos grandan hejmfaritan vegetaran manĝadon. 
- Sekvos, kvizo kun eta premio kaj aŭkcio kun esperantaĵoj. 
- Kaj fine, Gijom Armide, franca kantisto, venos koncerti por bone malfermi la feston. 

Plie, dum la tuta tago, estos surloke pluraj standoj (libroservo, lingvaj asocioj...).

Ĉiuj estas bonvenitaj! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉