🖥 TORPEDo - Pedagogiaj Tagoj: Prelegoj, diskutforumo pri instruado (hibrida evento)
Tradicia Oktobra Renkontiĝo Pedagogia estas evento por interesiĝantoj pri instruado de Esperanto. Ĝi ofertas fakprelegojn, spertinterŝanĝon, diskutadon.

InternaciaLokaKurso

Torpedo-18: Faka programo, prelegoj, prezentadoj
La kelktagan eventon organizas Esperanto-Centro Herzberg/Klerigejo de GEA kaj AGEI, germana landa sekcio de ILEI.
Ĝi ofertas fakajn programojn por interesiĝantoj pri Esperanto-instruado, trejnadon por instruemuloj, platformon por spertaj kaj malpli spertaj gekolegoj por spertinterŝanĝo, lernado unu de la aliaj.

La hibrida formo ebligas ĉeeston en la Esperanto-Centro kaj retan aliron por virtualaj partoprenantoj. Bv. rigardi la detalan programon (aldone, .pdf). elekti la horojn markitajn per R (=reta) por prelegoj, diskutforumo, ktp. Bonvenon!

Atenton: en vendredo (29.09.2023) la programoj estas nur por ĉeestantoj en Esperanto-Centro Herzberg. Reta atingeblo en certaj horoj en sabato, dimanĉo kaj lundo (30.09-02.10.2023).
Bv. rigardi la aldonan programon (pdf.)
 
Adreso: Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg an Harz, Grubenhagenstr. 6 (Eblas favorpreze tranokti kaj manĝi en la Centro aŭ en la ĉirkaŭaĵo. Bv. kontakti nin!)
Rete (horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna): bv. rigardi la horaron (Torpedo-programo, pdf.) kaj elekti la horojn kun litero R por reta pertopreno.
Rekta ligilo: https://us02web.zoom.us/j/88011804771, kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto