🖥 Tuluza manĝoklaĉo 2.1
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Monata manĝo de tuluzaj esperantistoj, nuntempe reta. Do, bonvenon al ĉiuj !

InternaciaLoka

                                                 










La kutima manĝoklaĉo revenos, versio 2.1, por meti la kontentecon en vian vivon!

LA PROGRAMO
Estas virtuala manĝoklaĉo, certe, sed estas ja manĝoklaĉo! Do eligu viajn kaserolojn, aranĝu viajn tablotukojn kaj iĝu kuirestro! Montru viajn kreitaĵojn dum la rondtablo. Kaj por fini la vesperon, pluraj ĉambroj disponebliĝos por diskuti aŭ ludi (ĉu vi estas en la Vampir-Teamo aŭ la Homlupo-Teamo ?).

La manĝoklaĉo 2.1 okazos sur nia Discord-a servilo, la “Esperanto-Domo”, je la suba ligilo!
 [Esperanto-Domo]

POR KIUJ?

Ĉar la evento estas nun reta, ĉiuj estas invititaj. Tuluzanoj aŭ ne-tuluzanoj, ne hezitu alveni!

KIEL UZI DISCORD?
Por partopreni la manĝoklaĉon, necesus interreto, do smarta poŝtelefono aŭ komputilo. Kamerao estas preferata, sed ne necesa.
Por tiuj kiuj ne spertas pri la teknika flanko, ni preparis manlibron pri kiel uzi Discord, kiu troviĝas ĉi-tie (nur en la franca – kontaktu nin se vi bezonus esperantan version): [manlibro].


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

toulouse.occeo.net/
toulouse(ĉe)occeo.net

Interesiĝintoj

Administranto