🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Eŭropaj projektoj, subvencioj - organizado kaj spertoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperanto kaj internaciaj projektoj, subvencioj, kaj kiel ili povas helpi nian movadon

InternaciaLoka

Gravas por ni, nia Esperanto-movado la internaciaj kunlaboroj, eventoj, veturebloj en- kaj eksterlanden kaj kompreneble la vasta uzeblo de nia internacia lingvo Esperanto. Kiel Erasmus+ kaj eŭropaj projektoj utilas por tio? Kiaj subvencifontoj ekzistas kaj kiel ni povas akiri financan subtenon por niaj agadoj? Ni prezentos kelkajn sukcesajn projektojn. Ni lernu unu de la aliaj per interŝanĝo de opinioj, spertoj. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto