EGS agadas en Herzberg am Harz kaj en la regiono jam de 50-jaroj. Ĝia agado elradias ankaŭ internacie pro la multaj kontaktoj, kunlaborado kun aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj grupoj mondskale. Ĝi fariĝis oficiala partnero de urbo Herzberg am Harz post kiam tiu aldonis la kromnomon 'la Esperanto-urbo' en 2006.
Do jen bona momento je rerigardo de tiu duonjarcenta agadhistorio, aktivaĵoj kaj bona okazo je iom da festado.
Programplano:
Festparoloj, historia rerigardo, foto- kaj filmprezentadoj, fakprelegoj, prezentado de la Esperanto-biblioteko kaj specialaj kolektaĵoj, arkivmaterialoj.
Urborigardado en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, promenado, vizito de Esperanto-lokoj, ZEOJ en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo, ekskursoj, komunaj manĝoj, kulturaj horoj.
Tranoktebloj:
En la Esperanto-Centro, en feriodomoj, hoteloj, ktp.
Al fru-aliĝantoj ni povas oferti tranoktadon en la Esperanto-Centro aŭ rekomendos aliajn favorajn tranokteblojn.
Loko: Esperanto-Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Grubenhagenstr. 6,
www.esperanto-urbo.de
Aliĝo, kontakto: esperanto-zentrum@web.de, Tel., fakso: +49 5521 5983