🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Legokapablo en la mondo. 2. Polaj verkistoj kaj nacia legado
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
1. Ĉu kapablo je legado-skribado estas en kontentiga nivelo mondskale? 2. Prelego de Jerzy Dryja pri konindaj polaj verkistoj

InternaciaLoka

Temo 1: Ĉu infanoj kaj plenkreskuloj havas sufiĉan nivelon de legokapablo? Kie kaj kial estas problemoj? Kial homoj bezonas kontentigan kapablon je legado kaj skribado? Kiel eblus atingi pli bonan edukitecon en tiu kampo? 
Temo 2: Prelego de Jerzy Dryja: Konindaj polaj verkistoj en la nacia legado.
Ni diskutadu pri tiuj interesaj temoj! Rakontu pri viaj spertoj, aldonu vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto