Ĉiu-vendreda reta kunveno en virtuala Valencio, Hispanio, pri VORTOJ de la "PRAKTIKA BILDVORTARO DE ESPERANTO"
Kunveno/EventoKurso
image.png739 kBEsperanto-kurso pri VORTOJ de la "PRAKTIKA BILDVORTARO DE ESPERANTO". Ĉi-semajne, la bildoj kaj bildo-klarigoj de la paĝo 27, kiu temas pri VINTRO KAJ SOMERO EN LA ĜARDENO. Prezentata de Dennis Keefe kaj la Valencia Grupo de Esperanto. Vi povas rigardi atente la bildo-paĝon uzatan por ĉi-semajna evento, iomete maldekstren ....
Partoprenu je ĉi-tiu ĉiam senstreĉa, ĉiam amuza, ĉiam unika, sed samtempe lingve kaj kulture lernovalora evento. Internaciaj partoprenantoj bonvenaj.
Kaj jen la paĝoj vizitotaj kaj studotaj dum la venontaj semajnoj: * oktobro la 1an: paĝo 28 pri VESTIBLO
* kompreneble, dum la someraj monatoj Aŭgusto kaj Septembro ni ripozos iomete. La 1an de la monato oktobro nia kurso pri vortoj rekomenciĝos denove, per la paĝo 28 pritemanta novan temon: VESTIBLO