🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Germana literaturo, aŭtoroj, romanoj - rilato al mondliteraturo
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni konatiĝos kun germana literaturo, famaj aŭtoroj, romanoj, ilia Esperanto-traduko kaj rilatoj al la mondliteraturo

Internacia

Pluraj germanaj verkoj riĉigis la mondliteraturon. Kion vi scias pri germana literaturo, famaj aŭtoroj? Kiujn librojn vi konas, legis?  Kiuj estas viaj ŝatataj germanaj verkistoj? Kiuj verkoj havas Esperanto-tradukon? Ni studos kelkajn verkojn kaj invitas vin al rakontado, diskutado spertinterŝanĝo, kontribuo al a vespera programo. Ni babilados en amika rondo. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto