La someraj paroligaj vesperoj okazos ĉiun mardon (krom 1/8) sur la Antaŭpreĝeja Placo de Sankta-Giliso
LokaAlia
Karaj amikoj,
Morgaŭ ĉe nia somera babilkunveno venos juna kanadano, Gabriel, akompanata de Kristin Tytgat, li interesiĝas pri plurlingvaj landoj, kaj tial li venis en Belgio kaj Bruselo kaj kompreneble kiel esperantisto li vere ŝatus renkonti bruselajn esperantistojn, do, nepre venu renkonti lin ĉe café La Maison du Peuple (Parvis de St-Gilles/St-Gillis Voorplein) de la 18a horo ĝis la 20a …, ĉu surterase, ĉu interne laŭ la vetero.
Pro la fermiĝo de De Pianofabriek je la 17a horo dum la someraj monatoj, ni kunvenos ĉiun mardon, krom la 1an de aŭgusto (ni ne antaŭvidas kunvenon tiun tagon pro ke pluraj membroj estos en UK-Torino) en Café La Maison du Peuple, kiu troviĝas tute apude sur la Antaŭpreĝeja Placo (preciza adreso pli malsupre).
Tamen povas okazi ke ni modifu iujn semajnon la kunvenlokon por viziti alian lokon, do, bonvolu kontroli ĉiun mardon antaŭ ol veni ke la kunvenloko de la tago ne estis modifiita. Antaŭdankon
Café La Maison du Peuple, Parvis de Saint-Gilles 39 Sint-Gillis Voorplein, 1060 Saint-Gilles/Sint-Gillis
================================================================= La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe info@esperantobruselo.org La paroligajkunvenoj aŭ prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro) je la 18a30,
en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org