Prof.o Federico Gobbo en la 19a de aprilo prezentos premiere Esperantan version de speciala leciono por la Erasmus-plusaj studentoj de Esperanto pri la kialoj verki en Esperanto tra unu jarcento (1887-1987).
Ni ĝojas ke prof.o Gobbo pretas prezenti al ni premiere sian prelegon.
La prezento okazos en dimanĉo, la 19a de aprilo, de la 13a -15a h., loka tempo.
La kunveno okazos kiel kutime en De Koopermoolen, Warmoesstraat 3-5, Amsterdamo, proksima al la centra stacidomo. Bonvolu partopreni la kunvenon tie.
Sed oni povas partopreni la kunvenon ankaŭ per ZOOM :
Tempo: 19a de aprilo 2026 01:00 p.m. Amsterdam, Berlijn, Rome, Stockholm, Wenen
Kunven-/Vergadering-ID: 488 208 5646
Pasvorto/Wachtwoord: 1994b