🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. Festotagoj en Germanio kaj internacie
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni rakontas, diskutadas pri la diversaj festotagoj en Germanio kaj en aliaj landoj. Kion, kial kaj kiel oni festas?

Internacia

Ni prezentos festotagojn en Germanio, rakontas pri ilia deveno, pri la festmaniero kaj specialaj tradicioj. Ni interŝanĝos informojn kaj komparos la germaniajn festojn, tradiciojn kun festotagoj en aliaj landoj, aliaj kontinentoj. Kion, kial kaj kiel oni festas en via lando?
Ankaŭ vi kontribuu al la ĉeftemo per propraj spertoj, scioj kaj babilante ni lernu unu de la aliaj. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto