🖥 Babilado kaj kafumado de la Esperanto Grupo de Reading/Oksfordo
18:00 - 20:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Kunbabilado kun paroligaj ludoj: Du veraĵoj, unu mensogo

InternaciaLoka

Babilu, ludu, kaj lernu kun ni.

Jen nia lasta interreta renkontiĝo de la jaro. Ĝi okazos per Zoom.

Venu festi kun la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo la Zamenhof-tagon, la jaron 2022, kaj ĉion, kion ni faris en Esperantujo dum la jaro

Ne estus renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo sen iu temo / ludo / komuna farendaĵo.

Jen do la temoj:

Ni ludos “Du veraĵoj, unu mensogo”. Antaŭ la renkontiĝo, pripensu du veraĵojn kaj unu mensogon pri vi kaj estu preta rakonti ilin al la grupo. Kelkajn krom-regulojn vi havas: la veraĵoj/mensogo rilatu la pasintan jaron (eĉ pli bone la pasintajn ses monatojn) kaj estu (se eblas) pri Esperanto / via vivo en Esperantujo.
Krom tio, se vi havas aferon montrindan, kiun vi volas kundividi kun la grupo, bv. havi ĝin preta (povas esti belega libro, kiun vi legis, bela foto, malkovritaĵo kiun vi nepre volas kundividi kun aliaj Esperantistoj ktp).

Ni atendas vin.

***
Por aliĝi al la kunveno, bv. sendi mesaĝon al la suba retadreso.
(Vi ricevos la Zoom-ligilon nur post ol vi faros tion).
Alklaki 'mi volas partopreni' ĉi tie ne sufiĉas, sed farinte tion, vi ricevos memorigon pri la evento.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

londonaesperantoklubo.com
rico(ĉe)esperanto.org

Interesiĝintoj

Administranto