BEMI-karavano al JES 2023
Biciklu kun ni al la Junulara Esperanto-Semajno

Internacia

Ankaŭ ĉi-jare BEMI proponas biciklan karavanon eĉ en vintro.
Se vi ne havas sperton pri vintra biciklado, kontaktu nin, kaj ni respondos ĉiujn viajn demandojn, por konvinki vin ke eĉ en vintro, bicikla vojaĝo tre belas!

Estas tri lokoj kie vi povas komenci la karavanadon kun ni:
- la Tutbelga Zamenhoffesto en Genk, Belgio (post la festo en sabato, la 16-a de decembro vespere, aŭ ie proksime en dimanĉo, la 17-a matene, laŭ interkonsento)
- Duisburg, Germanujo en mardo, la 19-a de decembro, matene (vi povas antaŭe tranokti ĉe Lars kaj Christine)
- Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo, en sabato, la 23-a de decembro, matene (vi povas antaŭe tranokti en la Interkultura Centro)
Krome eblas interkonsenti pri aliaj lokoj survoje por aliĝi.

Se vi havas demandojn, aŭ volas anonci vian partoprenon, skribu al Lars Sözüer <lars.duisburg@gmx.de>



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉