Ni uzas la interretan programon ZOOM por kontakti ne nur klubanojn sed ankaŭ akcepti vizitantojn el multaj landoj, el pluraj kontinentoj. En ĉiu mardo inter 18-19h la Esperanto-Centro Herzberg estas atingebla por babilado, informinterŝanĝo, diskutado pri aktualaĵoj kaj pri aliaj elektitaj temoj. Ni prezentas ankaŭ interesaĵojn el nia biblioteko kaj montras diversajn materialojn el nia kolektaĵo. Ĉiuj estas bonvenaj!
Elektita temo por ĉi-semajno:
Historio de Germana Esperanto-Asocio per prezentado de historiaĵoj kaj ekspozici-materialo. Diskutado pri organizado kaj partopreno en kongresoj
. https://us04web.zoom.us/j/5986278052 Meeting-ID: 598 627 8052. Kodo: ICH6