Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj
InternaciaLoka
Proverboj kaj esprimoj en Esperanto
Karaj amikoj,
Por tiu ĉi semajno mi proponas ke ni parolu pri proverboj kaj esprimoj, en Esperanto, sankciitaj de la uzado.
Ĉu vi uzas ofte tiajn frazojn ? En kiu kunteksto ? Kiuj estas viaj plej ŝatataj ?
• Kolektu dekon da tiaj frazoj por kundividi ilin en la kunveno •
En iuj okazoj oni uzas proverbojn senpripense, sed ĉu oni bone komprenas, taŭge uzas ilin ?
De kie devenas tiuj proverboj aŭ esprimoj ?
Ĉu proverboj en Esperanto kongruas kun tiuj de via(j) denakska(j) aŭ parolata(j) lingvo(j).
Ĉu vi konas la fonton de proverboj ? Ĉu ekzistas esprimoj aŭ proverboj tipe Esperantaj ?
Jen bona kaj interesa programo por internacia diskuto, ĉu ne ?
Ĉu pria fakulo vi estas ?
Ne restu en la mallumo, nepre venu kundividi vian sperton en tiu kunveno.
Bonvolu sendi al nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2EBG-Bruselo .jpg565 kB. Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).
La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/