🖥 6-a Tago de VEKI. Pri Pedagogio.
06:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Pri metodoj, bibliotekoj, legstimulado. Pacbatalado en Japanio

Internacia

6-a Tago ĵaude 30-an de julio Tago de Pedagogio

Unua sesio je la 5-a horo UTC+2   Kalifornia sunsubiro

05 :00 UTC + 2 

Filmoj pri pedagogiaj konsideroj kiel stimulado al legado : Mireille Grosjean pri metodoj – pri tabelvortoj – pri lernhelpa efiko de Esperanto – kia estas / estu bona instruisto ? – Mustafa Guzelgöz, bibliotekisto kun azeno, prezentita de Oykü Mete (vidu foton sube kun la tipaj montoj de Kapadokio), kun sekvo fare de Mireille Grosjean pri bibliobusoj kaj stimulado al legado, pri Esperanto-Sumoo. 

07 :00 UTC + 2  

Prelego de Mireille Grosjean : Piaget ne atingis Afrikon.  

07 :30  UTC + 2  

Prelego de Penny Vos : "Montesoria Enkonduko de Esperanto"

08 :30  UTC + 2  

Pál Gajdos kune kun Perla Mielo kaj Mireille Grosjean traktos la temon: kantado dum lingvoinstruado. Kun praktikaj ekzercoj.

Dua sesio je la 14-a horo UTC+2    Ĉefplado

30-a de Julio, je la 14-a horo (CEST, UTC+2)
Byelongo Elisée Isheloke (Sudafriko/D.R. Kongo): "Invitado por kunlaboro kaj kreado de fakultato, kaj por enkonduki Esperanton en  Universitato Espero de Kongo (UEK) (en Sud-Kivuo, orienta parto de la lando)".  

15 :00  (UTC + 2)

Renato Corsetti : Ni instruu Esperanton kiel Esperanton, ne kiel la latinan aŭ la anglan.

16 :00  (UTC + 2)

Muriel Caré : Kiel aspektas virtuala instruado?

17 :00  (UTC + 2)

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova : Sperto de instruado de Eo en rusia universitato de Amikeco inter popoloj

18 :00  (UTC + 2)                               
Monika Molnar : "Kantoj  kaj Kajto 🪁 en la instruado 🏻‍ konkrete"

19 :00  (UTC + 2)

Ariadna Garcia Gutierrez : Interkulturaj valoroj de Esperanto kaj ĝia influo en la instruado de fremdaj lingvoj

Tria sesio je la 22-a horo UTC+2   Azia Tagiĝo

22 :00 UTC+2   Pri milito kaj paco, kaj memoraĵoj pri Hiroshima kaj Nagasaki (en tri partoj) 75 jarojn poste. Mireille Grosjean prezentos historian enkondukon. Osioka Taeko (vidu foton kun la verda stelo) prezentos la vivon de Sinjorino Pak el Koreio en Japanio dum la milito. Mireille Grosjean analizos la temon kaj prezentos la devon de instruistoj fari lokon en siaj kursoj por tiaj eventoj kaj por pacedukado.

 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info
veki(ĉe)ikso.net

Interesiĝintoj

Administranto