🖥 Membrokunveno de BEMI
09:30 - 12:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
Evento kun eksterordinara membrokunveno de BEMI, dum IJK kaj per interreto

Internacia

Invito al evento kun eksterordinara membrokunveno de BEMI
en lundo, la 7-a de aŭgusto 2023, dum IJK kaj per interreto

Karaj membroj de BEMI!

Mi invitas vin al eksterordinara membrokunveno, kadre de BEMI-evento dum IJK en Lignano Sabbiadoro, Italujo.
La membrokunveno estas la supera organo de nia asocio.
Ĉiuj membroj havas voĉon en la membrokunveno, kaj povas ankaŭ mem proponi decidojn.

Memoru, ke BEMI invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj; se tio veras por vi, vi havos voĉon en la membrokunveno.

Reta partopreno eblos per Zoom. Baldaŭ ni aktualigos ĉi tiun priskribon kun la alir-informoj.

La evento komenciĝos je 9:30 matene loka tempo (CEST, UTC+2), do 7:30 UTC (vidu en https://time.is/UTC, kiu horo laŭ UTC estas nun)  kaj havos kvin partojn: 
 
1. 9:30 ( 7:30 UTC) Distra programero 
2. 10:00 ( 8:00 UTC) Membrokunveno 
3. 11:00 ( 9:00 UTC) Distra programero 
4. 11:30 ( 9:30 UTC) BEMI-Karavano al Lignano - bildoj kaj rakontoj 
5. 12:00 (10:00 UTC) Historio de vojaĝado per biciklo - prelego 
 
Por la partoj 1 kaj 3 ni jam havas ideojn, sed daŭre vi estas bonvenaj mem proponi ion por tiuj du blokoj. 
 
Se vi ne povas ĉeesti surloke, partoprenu rete per Zoom: 
 
https://us02web.zoom.us/j/82504687623?pwd=ZGZxZk82U1E2QVZqSlBrQi8yc0ZOdz09 
(nur se demandite: Meeting ID: 825 0468 7623 - Passcode: 656248)

Trovu malsupre la protokolon de la pasinta membrokunveno en januaro.

Mi proponas jenan tagordon:
1. Enkonduko, konstato de decidkapablo
2. Provo de la balotsistemo
3. Elekto de kunsidestro
4. Elekto de protokolanto
5. Eventualaj ŝanĝoj en la tagordo
6. Raporto de la estraro
karavanoj
projektoj VERDEN kaj VeloRelo
BEMI-semajnoj
BEMI-ekskursoj
Komunikiloj (bemi.tejo.org, groups.io, Telegram, facebook, Instagram, YouTube)
7. Regionaj Reprezentantoj
8. Financoj
9. Novaj BEMI-ĉemizoj
10. Decidproponoj de la membroj
11. Ceteraĵoj
12. Fino

Amike kaj bicikleme,
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario de BEMI
Biciklista Esperantista Movado Internacia
Faka sekcio de TEJO
https://bemi.tejo.org

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bemi.tejo.org
lars.duisburg(ĉe)gmx.de

Interesiĝintoj

Administranto