🖥 Klerige: Paŭl Peeraerts pri la historio de "Monato"
09:00 - 10:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Renkontiĝo kun la ĉefredaktoro okaze de du gravegaj mejloŝtonoj en la historio de la internacia, sendependa magazino.

Internacia

Rendevuo kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de la komisiito de UEA pri Kulturo, Claude Nourmont.

En la jaro 2020 la Esperanto-mondo celebras du datrevenojn.

La revuo Monato festas sian 40-jariĝon, kaj Stefan Maul, la fondinto de Monato, ĉi-monate festos sian 80an naskiĝdatrevenon.

Tiujn 40 jarojn, ekde la kreo de la revuo ĝis nun, Paŭl Peeraerts de tre proksime spertis, komence kiel ĝia kvazaŭa sekretario ĝis nun kiel ĉefredaktoro.

Nepre ne maltrafu la okazon renkontiĝi kun Paŭl kaj starigi al li demandojn.

Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/81118024051
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Sekvu ankaŭ la jutubkanalon de UEA, UEAviva, por spekti la aranĝon realtempe! - https://youtube.com/UEAviva  
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eventaservo.org/e/mondafest2020
moonmont(ĉe)pt.lu

Interesiĝintoj

Administranto