Esperanto-Plaĝo, Hispanio, Jaro 3
Tre, tre intensa kursaro de Esperanto, 8 horojn ĉiutage, dum du monatoj. Ideala por novaj gelernantoj, sed ankaŭ por progresantoj, kaj por homoj kiuj volas lerni pri profesia lingvo-instruado.

InternaciaLokaKurso

Kurso-Loko, Lando kaj Urbo:


Hispanio, apud Valencia, en la marborda urbo, ferio-urbo nomata Cullera.  Tuj apud la maro Mediteraneo.  Sur la plaĝo.  


*** Aliĝu Nun:  

      esperanto.kurso.valencio@gmail.com  
      Diru: Mi volas partopreni!

Kurso-Loko, Loĝejo:

el prado, nia loĝejo.jpg 960 kB


Por gelernantoj: En la ĉe-plaĝa loĝejaro nomata EL PRADO.  Loĝejo, por 1 aŭ 2 lernantoj, konsistas el dormoĉambro, kuirejo, banĉambro, salono, kaj balkono ĉe maro. Prezo: 980 eŭroj por 1 aŭ 2 homoj (en 2023, prezoj por 2024 publikiĝas en frua 2024) por la dumonata kurso-periodo.

Por gastoj: en ajna loĝejo, krom El Prado en Cullera. Estas centoj da ebloj. Bonvolu rigardi la kvin-lingvan retejon de la agentejo ALQUITUR de Cullera: www.alquitur.es.  Eblas rekte kaj facile mendi loĝejon tie.

Kurso-Kotizo

400 eŭroj por la tuta, 61-taga periodo.  100 eŭroj por rezervo-pago, kaj 300 eŭroj ĉe la komenco de la studo-periodo, surloke en Cullera.  La rezervo-pago iras rekte al la Valencia Esperanto-Grupo.  Petu la IBAN banko-konton.  Vidu sube.

Kurso-Kalendaro

De la 1a de aprilo ĝis la 31a de majo, 2024, do 61 tagoj entute.  En aprilo, lecionoj ĉiutage krom ĵaŭde.  En majo lecionoj ĉiutage krom lunde kaj ĵaŭde por doni liberan kaj ekskurso-tempon.

Kurso, Lecionoj, Horaro

En aprilo: matena sesio de kvar horoj (inter la 9a kaj 13a), kaj posttagmeza, vespera sesio de kvar horoj (inter la 17a kaj 21a), do entute ni lecionos ok horojn en ĉiu tago.  Do, intensa, sed ne laciga, nek streĉa.  Kurso laŭ homa mezuro, kun longaj paŭzoj de 15 minutoj ĉiuhore, kaj tagmanĝa paŭzo de 4 horoj.

En majo:  por lecionoj: nur matena sesio inter la 9a kaj la 13a.  Posttagmeza kaj vespera tempo estas por hejmtaskoj: legado, skribado, aŭskultado, parolado-preparado.  Tiuj momentoj estas ankaŭ por ĝui la apudan plaĝon kaj maron, viziti kafejojn kaj restoraciojn, babili libere Esperanton, spekti lokajn feriojn, ktp.

Prezo-Kosto--Resumo por 2 monatoj:

1)  Kurso-kotizo, 400 eŭroj.  2)  loĝejo, El Prado, 980 eŭroj (prezoj de 2023) (aŭ 490 se 2 gelernantoj kundividas la loĝejon)  3)  Manĝoj,  proksimume 200 eŭroj, supermerkato piede facile atingebla.  Restoracioj: en tradiciaj, hispanaj restoracioj, inter 10 kaj 12 eŭroj.

Totalo por 2 monatoj, 61 tagoj: 400 + 490 + 200 = 1090  eŭroj se vi havas kundividitan loĝejon). Aŭ 400 + 980 + 200 = 1580 (se vi havas privatan loĝejon).

Vetero en Cullera, kurso-periode

Kutime la averaĝa temperaturo ĉe la kurso-komenco estas maksimume 19C, minimume 11C.  Ĉe la kurso-fino estas maksimume 24C, minimume 17C.  Do, ĉe-komence estas iom freŝe (ankaŭ en la loĝejo se ne-suna tago), kaj du monatojn poste, ĉe-fine, iom varme.

Lernanto-Limo, Lernanto-Deveno

Se estas 6 gelernantoj.  Limo de 2 lernantoj por ĉiu lando.  Ekvilibro, laŭeble, inter azianoj kaj eŭropanoj.  Ideale estus 3 el Azio, kaj 3 el Eŭropo (aŭ Afriko, Nordameriko, Sudameriko, ktp), kaj estus maksimume 2 el unu individua lando.  Ekzemple. 1 el Koreio, 1 el Ĉinio, 1 el Japanio, kaj 2 el hispanio, 1 el francio.  Do, entute, 6.

Se estas 12 gelernantoj.  Limo de 3 gelernantoj por ĉiu lando.  Ekzemple, 2 el Koreio, 2 el Ĉinio, 1 el Japanio, kaj 3 el Hispanio, 1 el Francio, 1 el Germanio, 1 el Usono aŭ el Kongo, 1 el Brazilo, ktp.  Do, entute 12.  Ĉu 6 aŭ ĉu 12 dependas de la lerno-loko.  Se estas nur 6, ni havas lecionojn en niaj plaĝaj apartamentoj mem.  Se pli ol 6, ni devas lupreni lerno-lokon proksime. 

Organizantoj, Kontakto

Dennis Keefe, Valencia Esperanto-Grupo, kontaktebla per esperanto.kurso.valencio@gmail.com
aŭ, keefeinchina (ĉe) gmail.com

En venontaj tagoj, semajnoj, ni aldonos demandojn kaj respondojn pri kelkaj detaloj de la 61-taga kursaro.  
Registritaj prezentoj

CULLERA, Valencia, Spain

#cullera #comunidadvalenciana #spain #mediterranean #beach #djimini2

Wei Ningna: Esperanto-Plaĝo 2023

La Baza Esperanto-Kurso (BEK) de instruisto Dennis Keefe sukcese okazis en plaĉa Cullera, Valencia,

4K Cullera 🇪🇸 Spain - A Mediterranean Gem near Valencia | Spain 2023

Cullera, nestled along the Mediterranean coast, lies merely 35 kilometers to the south of vibrant Va

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com
Strato, Calle Jaime Roig (sur la plaĝo)

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureFrançoise Noireau - Fransoazo Oazo

Administranto