🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Internacia Tago de Virinoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Internacia Tago de Virinoj, virinaj roloj kaj seksa egalrajteco en la mondo

Kunveno/Evento

Kiun rolon virinoj ludis kaj ludas en la socio? Kiaj diferencoj estas historie kaj nuntempe? Ĉu virinoj estas egalrajtaj en ĉiuj mondopartoj? Kion ni povas, devus fari por seksa egalrajteco? Rakontu pri viaj spertoj, travivaĵoj.
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En marto kaj aprilo 2026 en ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2026 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto