Daŭripova Evoluo kaj Daŭripova Transporto
Organizaj kunvenoj pri projekto Erasmus+ kaj programero malfermita al la ekstera publiko: urbo vizitado kaj prelegoj laŭ temo.

Internacia

La Esperanta Asocio G. Canuto Parma kaj IFEA-IFEF, kunlabore kun UEA – FEL – BEMI, ene de partnera projekto Erasmus+, perado de KOSMO agentejo, organizas la jenan programon malfermitan al la publiko:
Dimanĉo, 21-a de Novembro:
9.00-12.00: Vizitado de la urbo – rendevuo ĉe la enirejo de la stacidomo.
Paŭzo por tagmanĝi
15.00-18.00: Kunveno en la abateja biblioteko de la Monaĥejo Sankta Johano (San Giovanni), Piazza San Giovanni, malfermata al ekstera publiko:
 - Pastro Gustavo Zanoli, prezidanto de la loka Esperento-klubo, salutas nome de la klubo, enkondukas Esperanton kaj prezentas la bibliotekon kaj ĝian historion;
- Alessandra Madella montras la animacion “La Aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo”, al kiu kunlaboris gesamideanoj de la Parma Esperanto-grupo, kaj videojn “Kungfua kunikleto” kaj “La Verda Socio”;
- Vito Tornillo de IFEF prelegas pri “Nuntempaj estontaj instalaĵoj en fervojo”;
- Inĝ. Franco Bressanin instruas “Kiel kultivi legomplantojn eĉ en trajnvagono”.
 Eblas ankaŭ rete kunligi per Zoom:
ID kunveno: 864 2524 1815 Paskodo: 387830
Vespero: libera aŭ alia programero/kunveno

 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

vitorni(ĉe)virgilio.it
Piazza San Giovanni, 1

Interesiĝintoj

Administranto