En multaj landoj oni festas karnavalon, havas buntajn procesiojn, surhavas maskojn, nekutimajn vestaĵojn. Ĉu estas lokaj, regionaj, landaj diferencoj? Kiuj tradicioj, kutimoj estas en la diversaj regionoj en Germanio? Kiel oni festas ĝin en via lando? Rakontu pri la festado en via propra lando kaj en aliaj mondopartoj. Ĉu tiu festado ŝanĝiĝis en la lastaj jardekoj? Kial kaj kiel?
Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn babilante en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). Jen
la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2025 sur nia hejmpaĝo.