Ekovilaĝoj, alternativa vivmaniero estas aktualaj temoj kaj ŝajne disvastiĝanta koncepto. Multaj homoj estas malkontentaj pri la nunaj vivkondiĉoj kaj serĉas alian solvon, novan vivkomunumon. Ni rigardos kelkajn ekzemplojn de pli-malpli sukcesaj eksperimentoj, interŝanĝos ideojn kaj diskutados.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.