La plano estas ankoraŭ provizora, eble ni ŝanĝos ĝin.
Skribu al ni por kundiskuti, solvi dubojn, aŭ se vi havas demandojn.
Ni planas alveni en Nairobi, Kenjo, en vendredo, 26.7.
Ni volas starti tie en dimanĉo, 28.7., kaj bicikli sur trankvilaj stratoj, plejparte kun bona surfaco, laŭ la piedo de la monto Kilima Nĝaro, ĉ. 460 km en sep etapoj ĝis la Universala Kongreso.
Post la kongreso ni planas rebicikli al Nairobi laŭ pli mallonga itinero.