Ni ofte jam de infanaĝo kolektas diversajn objektojn. Kion kaj kial? Ĉu kolektado estas hobio, manio, utila libertempa aktivaĵo aŭ eĉ profesio? Kion, kiel kaj kial vi kolektas? Rakontu pri viaj kutimoj, prezentu vian kolektaĵon. Ni interŝanĝu opiniojn, spertojn. Ni montros specimenojn el la riĉa kolektaĵo de Esperanto-Centro Herzberg. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB). La liston de la temoj, prezentadoj ĝis la fino de 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.