Ni parolados pri lokaj, regionaj kutimoj, tradicioj okaze de Kristnasko kaj interŝanĝos proprajn spertojn, sciojn pri tiu grava festo. Ni prezentos kristnaskajn kantojn, receptojn de tradiciaj manĝaĵoj, babilados pri personaj travivaĵoj.
Rakontu ankaŭ vi, kiel vi festis, festas Kristnaskon. Via kontribuado al la interparolado estas bonvena.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 kaj en 2023 ni baldaŭ aperigos, antaŭan liston vi trovas sur nia hejmpaĝo.