Kafo, kuko kaj... Esperanto!
10:30 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

Venu al la sekva renkontiĝo de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo.

Ni renkontiĝos je la 10:30 matene ĉe 'The Pantry, Café & Kitchen', Blagrave St, Reading RG1 1QH.

Ĉi-monate ni faros promenadon tra la urbo kaj haltu ĉe interesaj vidindaĵoj. Ili ĉiuj havas komunajn trajtojn. Pli da informoj sekvos!

La grupo kore bonvenigas ĉiajn parolantojn, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
Informoj