NATURist’ por nova mondo: Naturista festivalo en Esperanta kastelo
La ligiloj inter naturismo kaj Esperanto pli kaj pli intensiĝas! Dum la somero 2022 FESTInatur organizas sian festivalon "NATURist’ por nova mondo"

Loka

FestiNATUR organizos sian duan festivalon la 2an kaj 3an de Julio 2022 en ĉefa esperanta loko, la kastelo Greziljono. La asocio FestiNATUR agnozkas tri ĉefajn valorojn: socia ekologio, naturismo kaj Esperanto.

La evento okazos la 2an kaj la 3an de Julio 2022 en la kastelo Greziljono, la kulturdomo de Esperanto en centra Francio. 

La festivalo estos publika kaj celos kunigi en festa kaj amuza, kultura kaj sporta kadro, naturajn kaj jurajn homojn (asocioj, fondaĵoj, ktp.) Kun ambicio mobilizi por nova mondo, vere respekta al la planedo kaj al ĉiuj inter ĝiaj loĝantoj, en tute transformita rilato kun vivaĵoj.

Kompreneble, INOE partoprenos en "NATURist’ por nova mondo"! Ni havos INOEan budon pro prezenti nian asocion kaj niajn agadojn. Ĉar la evento jam kunigas naturismon kaj Esperanton, ni povos varbi pri Esperanto al naturistoj kaj pri naturismo al esperantistoj!
Tuj post tiu evento okazos samloke la Verda Naturisma Semajno en Greziljono.