🖥 UNESKO-Kuriero: por la LEGANTOJ: Rakontoj de Migrado
16:00 - 17:00
UTC (Universala Tempo)
Elekti horzonon
Kursanoj pristudos artikolojn el Unesko-Kuriero kaj parolos pri ili dum la kurso

Kurso

Unesko-Kuriero – La Kurso

Reta senpaga kurso por legantoj de la Kuriero kadre de la Projekto Tibor Sekelj kun Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).

Dum la kurso ni prezentos kaj priparolos plurajn, interesajn artikolojn de la UNESKO-Kuriero, 2021 - 4.  Rakontoj de Migrado (Elŝutu ĉi tie: Revuo UNESKO-Kuriero, 2021 - 4).  Foto de la kovrilo kaj enhavo sube.

La celo de ĉi tiu kurso estas paroli pri la ENHAVO de Unesko-Kuriero.  Via nivelo  de Esperanto povas esti la ekvivalento de B1, B2, C1, C2.

Se vi volas prezenti dum 5-7 minutoj unu artikolon de UNESKO-Kuriero, en marto, ni priparolos la numeron 2021 - 4 de la Kuriero, kies temo estas Migrado.  Vi povas elekti artikolon nun.  Bonvolu sendi mesaĝon kun la nomo de la artikolo kiun vi volas priparoli al Dennis Keefe ĉe esperanto.kurso.valencio@gmail.com. 

Se vi volas nur ĉeesti niajn lecionojn vi estas bonvena.  Vi povas, post la individuaj prezentoj, starigi demandojn al la preleganto, fari komentojn rilate la temon de la prelego.

Ni kunvenos ĉiumonate en la tria dimanĉo, en la kadro de ILEI kaj ĝia projekto Tibor Sekelj, EToSo.  Nun sekvas la listo de Esperantistoj kiuj parolos pri siaj elektitaj artikoloj la 15an de marto, 2026.  Dum la marta kunveno estos anoncita la numero de UNESKO-Kuriero por la sesio de aprilo.

La parolantoj kaj iliaj elektitaj artikoloj la 15an de marto, 2026:

1)  Artikolo 1, Aranka Laslo (Serbio): Eva-Maria Geigl: “La historio de la homaro konsistas el sinsekvo de migradoj”, paĝoj 28-29. Intervjuo de Agnès Bardon. El la angla esperantigis Ursula Grattapaglia (Brazilo) .

2)  Artikolo 2, Alain Droyer (Francio, Hungario): Peruo alfrontas pliiĝon de klimataj migrantoj, paĝoj 14 - 16.  El la hispana kaj la angla tradukis Toño del Barrio (Hispanio).

3)  Artikolo 3, Dennis Keefe (Hispanio, Usono): Poŝtelefono: Nemalhavebla ilo por migrantoj. Verkita de Moha Ennaji, paĝoj 20-21.  El la angla esperantigis James Rezende Piton (Brazilo)

4)  Artikolo 4, Ĉu vi?

Jen la Zoom-ligilo por la sesioj:
https://zoom.us/j/91744320244?pwd=5wRYlMvmoFQEUWBOuOfhlKnHjIIHzA.1
Kunveno-Numero: 917 4432 0244
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Amike kaj invite, 

Dennis Keefe
Kursgvidanto
kovrilo rakontoj de migrado.png 111 kB


indekso rakontoj de migrado.png 245 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

Ilei.info
esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto