🖥 75-a Kongreso de IKUE
Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Internacia

 
Prepare al la Jubileo 2025, Papo Francisko, la 21-an de januaro 2024 je la Dimanĉo de la Dia vorto, lanĉis la Jaron de Preĝo kun devizo „Instruu nin preĝi“ (Luk 11,1). Deziro de la Papo estas, instigi remalkovron de la grandaj valoro kaj bezono de preĝo en la persona vivo, en la vivoj de la Eklezio kaj de la mondo. Dum nia kongreso ni deziras pli profundigi la temon kaj tiel, laŭ la instigo de la Papo, prepari nin por la Jubilea jaro.
Gravas la ĉiutaga preĝo kiu plifortigas nian ligitecon kun Dio. Gravas ankaŭ la preĝo en la familio, aparte rozario, preĝo en la eklezia komunumo, ĉu paroko, ĉu socio. Ni ĝojas, ke, jam kvar jarojn, ĉiu-tage IKUE-anoj kunpreĝas la rozarion. Ni povas atesti, ke tio ankaŭ plifortigas nin kiel komunumo, igas nin amika, familieca. Jes, oni preĝas por la bono kaj prospero de IKUE, por siaj intencoj, por aliaj personoj, ofte oni „alportas“ intencojn de iu proksimulo, oni preĝas por la mortintaj IKUE-anoj. Ankaŭ ĝeneralaj intencoj estas en niaj preĝoj: por la paco en la mondo, por familioj, por pardono kaj konvertiĝo, por sacerdotoj, unueco de la Eklezio.
Eble ni ne ĉiam (tuj) ricevas tion pro kio ni preĝas. Sed ni ne forgesu la vortojn de Jesuo kaj kun fido ni direktu nin al Dio, ĉar „la Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li“ (Mat 6,8). En la nuna tempo, en kiu regas egoismo, materialismo, hedonismo, mal-amo, memamo, perforto, avareco, relativismo, religia ŝanceliĝo, necesas pli grava konscio pri la valoro de la preĝo kaj, se necese, pli intensigi ĝin.
Estas diversaj metodoj kaj manieroj tion fari, sed estas bone iel reveni al la radikoj. En la Agoj ni legas: „ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj“ (2, 42). Tio bone montras la signifon de kunestado kaj kunpreĝado de la kristanoj. Iuj dirus, ke tio ne necesas, ĉar „ni ja ĉion scias pri la preĝo“, kaj „tro parolas pri ĝi“. Tamen, necesas kaj mul-te pli paroli kaj multe pli preĝi, ĉar la preĝo portas al ni forton por antaŭeniri. „Preĝo estas la oksigeno de la vivo. Preĝante, ni altiras ĉeeston de la Sankta Spirito kiu ĉiam nin puŝas antaŭen.“ (Papo Francisko, Ĝenerala aŭdienco, 11.11.2020). Preĝo estas la spiro de kredo, ĝi estas ĝia plej specifa esprimo. Kiel krio, kiu venas el la koro de tiuj, kiuj kredas kaj konfidas sin al Dio. (Papo Francisko, Ĝenerala aŭdienco, 6.5.2020)
„Instruu nin preĝi“, petis la disĉiploj Jesuon, la homon de la preĝo. Li vere donis al ili ekzemplon, kiel preĝi kun amaso, kiel preĝi sola en dezerto, kiel preĝi en angoro. Sed li ĉiam invitas „viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton, la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta”. (Mat 26,41) Same apostolo Paolo instigas „En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko“ (Kol 4,2), preĝu senĉese (1 Tes 5,17), ĉar preĝo transformas ne nur la preĝanton, sed same ties ĉirkaŭaĵon.
Kaj fine, ni ne forgesu la vortojn de la beata kardinalo Alojzije Stepinac: „Kiam oni ĉion forprenos de vi, al vi restos du manoj. Kunigu ilin al preĝo kaj tiam vi estos la plej forta.“

La kongreso okazos virtuale de dimanĉo 8-a de septembro ĝis dimanĉo la 15- de septembro. Kiel dum antauaj jaroj, la programo ekos je la 16-a horo kaj finos je la 20.45h.

Kadra programo:
ĉiutagaj komunaj preĝoj
Ordinara Asembleo de IKUE
intensa seminario pri preĝo

Lasta tago por aliĝo estis la 6-a de septembro 2024. Dankon por via intereso!

Vidu: Konkursoj de IKUE https://eventaservo.org/e/d53a9b


bildeto 1 (1).jpg 38 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikuekongreso(ĉe)gmail.com

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureOstoj Kristan

Administranto