🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: La Harz-vojaĝo de Heinrich Heine
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Konatiĝo kun la fama aŭtoro, la fama verko kaj kun la belegaj urbetoj kaj regionoj de la Harz-montaro, kiujn priskribis la aŭtoro.

Internacia

La nomo de Heine (1796-1856) estas vaste konata, kiel unu el la plej famaj verkistoj kaj nacia poeto de Germanio. Ni konatiĝos kun la fama aŭtoro, la fama verko "Die Harzreise" (La Harz-vojaĝo) kaj kun la belegaj urbetoj kaj regionoj de la Harz-montaro, kiujn li priskribis veturante de Göttingen ĝis la montopinto Brocken. Veturu kun ni virtuale al Osterode, Wernigerode kaj al Brocken, kaj ĝuu la verkon de romantikismo.

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 22.06.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto