🖥 4-a Virtuala Kongreso de IKUE
Temo: „Amu do la fremdulon; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta“ (Rea 10,19) - "Fremdulo en la domo: beno aŭ minaco?"

Internacia

kongreso 2023 IKUEa.jpg 140 kB
Ankaŭ ĉi jare ni organizos Virtualan kongreson en la semajno inter la festotagoj de du ĉielaj patronoj, Sta Maksimiliano Kolbe kaj Sta Pio la 10-a, papo,  t.e. inter la 14-a kaj 21-a de aŭgusto.
Programo okazos per ZOOM, ĉiutage inter la 16.30 kaj 21.00h (UTC+2).
Laŭ la menciita temo, apartan atenton ni donos al tre aktuala temo, migrantoj kaj rifuĝintoj. Do, eblos interŝanĝi spertojn, iom pli aŭdi pri la agado de la Katolika Eklezio kaj diversaj katolikaj grupoj.
Same ni parolos pri la agado de IKUE: pasinteco, nuntempo kaj estonteco.
Programon ni komencos per la taga medito kaj finos per kunpreĝado de la rozario.

Aliĝo: ĝis la 11-a de aŭgusto 2023!
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ikue.reto(ĉe)gmail.com

Administranto