🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Andragogio (plenkreskula klerigado) - kio estas tio?
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel, kion kaj kial plenkreskuloj ĝenerale lernas? Kiel pedagogio diferencas de andragogio? Kelkaj ekzemploj de sukcesa plenkreskula klerigado enkadre de Grundtvig-projekto de EU.

Internacia

Por organizantoj de Esperanto-kursoj, seminarioj, ktp. gravas scii, kio estas andragogio, kiel, kion kaj kial plenkreskuloj ĝenerale lernas? Kiel pedagogio diferencas de andragogio? Ni prezentos kelkajn ekzemplojn de niaj sukcesaj internaciaj klerig-seminarioj enkadre de Grundtvig-projekto de EU kaj sub gvido de Peter Zilvar diskutados pri ofertoj, solvoj de plenkreskula klerigado en diversaj landoj.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 29.06.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto