Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!
Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.*
Prelegantoj:
🔸José Antonio Vergara kaj Fernando Pita pri ISAE
🔸kaj espereble Ivan Colling pri sia instruado de Esperanto en Brazilo
Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.
Zoom-ligilo
Fernando Pita parolis pri ISAE, kiu estas registrita asocio, kiu publikigis Scienca Revuo (kies numeroj elŝuteblas el ties retejo), sed kiu bedaŭrinde nun ne plu aktivas. Li proponis, ke oni povus eble esplori la eblojn de kunlaboro kun AIS kaj KAEST por fortigi la sciencan parton de Esperantujo. Li ankaŭ parolis pri la malaperinta kaj ne plu trovebla “Filozofia Revuo Simpozio”. Tiu revuo estis publikigita de 1983 ĝis 2005, kiam la fondinto, Prof-ro Evaldo Paŭli, forpasis; estis entute 46 numeroj. Se iu hazarde havas numerojn de la revuo, bonvolu kontakti Fernandon.
José Antonio Vergara, prezidinto de ISAE, rakontis la historion de la asocio, la plej malnova faka asocio en Esperantujo, kiu estis kreata de entuziasmaj kaj altnivelaj sciencistoj je la komenco de la 20-a jarcento. Tiam ne estis tute hegemonia lingvo en sciencoj. Bedaŭrinde la premo de la angla kaj la perdo de la origina entuziasmo inter sciencistoj kreis krizon, kiun li mem klopodis superi prezentante demokratiigan programon de publika komunikado de sciencoj pere de Esperanto.
Ivan Colling mallonge parolis pri sia instruado de Esperanto en brazila universitato kaj revenos en venonta monato por paroli pli longe pri tio.
Fernando kaj Longarko ankaŭ parolis pri du universitat-nivelaj revuoj (brazila kaj ĉina), kiuj akceptas artikolojn en Esperanto.
La venonta kunpensigado okazos la 7-an de Septembro.
Rapportas Alessandra Madella